Soneto pri Wincenty Witos
mortante antaŭ funebrtago
li vidis liberan aŭroron
kaj sentis proksiman hororon
sed lin prenis fort' sen imago

rigardas li Trikrucan Placon
jes ĉio tre strange miksiĝis
dum en la vilaĝ' krepuskiĝis
temp' urba prezentis surfacon

kantante "tute sen kapablo"
sekvantoj ne plu rapidiĝas
kuraĝe "eksidis ĉe l' tablo"

ĥoĥoloj pri io diskutas
popolo progrese nudiĝas
jam ilin iu persekutas
Zuriko, la 31an de oktobro 1995