Soneto por Terttu Tyynelä
leter' de To To el Finlando
antaŭ multaj jaroj sur tablo
Nobel-premion pro vort-stablo
ricevis poet' el Irlando

jen nordo bele respegulis
reflektojn sur Zurika Lago
trankvilon fine de la tago
per aŭtun-koloroj regulis

mi tiam prenis malĝentile
(hotelo ne havis jam lokojn)
trilitan ĉambron malutile

kvankam mi ŝin honte pritraktis
ŝi skribas amikajn alvokojn
por ŝi mi nun versojn kontraktis
Zuriko, la 6an de oktobro 1995