Soneto pri plagiataĵo
"ne lasos ni teron devenan
nin helpu ho Dio" - ni kantis
lernante... batalante... lantis
subtenis penadon eĉ svenan

mi aŭdis pli poste en preĝej'
ke oni profanis la kanton
donante por Kristo la takton
plagiatan (ŝtelo por juĝej'!)

ĉu Dio jam punis ŝteliston
pro ŝanĝoj laŭ fripona stilo
se ne do atentu gardiston

maluzon provu kontraŭstari
laŭ la vatikana konsilo
kaj helpu al orfinet' Mari'
Zuriko, la 8an de oktobro 1995