Soneto je spuro viena
Barbara vagis tra Vieno
laŭspure de mia restado
forgesis mi pri la movado
en la ĉedanuba bieno

mi preskaŭ nenion memoris
nek domon nek nomon de l' strato
ŝi trovis folion sen dato
Hofburgo tamen ŝin sponsoris

mi sentas denove artaĵojn
la surbendigitajn poemojn
agrable ĝuas malnovaĵojn

distriĝos vespera programo
por gastoj mi havos la temojn
kanzonojn pri arto kaj amo
Zuriko, la 9an de oktobro 1995