Soneto por sankta Marteno
alŝovis iu mikrofonon
"por sankta Marteno botelo
da vino - akvo por muelo"
responde mi aŭdis bontonon

episkopo forte aspektis
volonte helpis mizerulojn
kaj senfeligis li riĉulojn
al multaj eĉ timon alplektis

la dekunuan de novembro
invitu ĉiujn aliulojn
por trinki kun solena membro

tre ofte kun granda honoro
akceptas mi vinodrinkulojn
por VIA MARTENA memoro
Zuriko, la 4an de novembro 1995