Soneto nome Humphrey Tonkin
kontraŭstaroj en persisteco
por celoj ligitaj future
efektojn donu senmezure
proksime al fakperfekteco

singarda sed certa en kono
sukcesojn eĉ mem li ne trinkis
stultulon silenti konvinkis
per klare videbla laŭrkrono

ne ĉiam esploroj lacigas
larĝeco elvokas hezitojn
rezulto ne nur kontentigas

soneto frotetas je gloro
por laŭdi la grandajn meritojn
de tre ŝatata profesoro
Zuriko, la 2an de decembro 1995