Soneto nome Hugo Letscher
ne ĉiam tempesta sinteno
dum ŝtormo prezentas sin bone
kontraŭe - fatale miskone
aspektas ĉe griza kurteno

sed tamen pri grava afero
imunon subtenas imuno
kaj en la nacia komuno
li estas la stelo de sfero

hejmece kaj internacie
kuiras li gustajn manĝaĵojn
uzante la langon racie

post morto de du grandaj majstroj
li majstras la lingvajn raraĵojn
lude kun sam-uloj ne pastroj
Zuriko, la 22an de decembro 1995