Soneto apud rubaĵaro
invite al la rubaĵaro
kun gastoj mi tranĉos paperojn
montrante eĉ fimanierojn
profanante ĉe la sterkaro

se iuj ne plu ofendiĝos
al knajpoj kun ili mi iros
pro peka etoso suspiros
karese mi poste perdiĝos

violon' ekploros hurlante
kaj triste ektremos sidiloj
artistoj ne fartas brilante

kun akompano de bohemo
forfalos pegazaj flugiloj
por ke ne ekzistu problemo
Zuriko, la 30an de decembro 1995