Soneto kun Tadeusz Kantor
prelegis kun titol' doktoro
tri inoj pri judoj krakovaj
kun ĉiuj nuancoj eĉ novaj
sed ne pri la majstro Kantoro

hodiaŭ mia naskiĝtago
surscene belarte li diris
kaj tuj al ĉielo foriris
per tiu ĉi lasta reago

ne li kun ĉapelo sed pupo
friponon postiras fripono
socie miksiĝas la trupo

jen daŭras "Unua Brigado"
en aĉa drinkega salono
diboĉo nun estas Konrado
Zuriko, la 8an de decembro 1995