ĉiu hom' - artist' (laŭ dekretoj) sed ne ĉie okazas arto poezio - se kun bonfarto do kial malmultas poetoj realeco sub iluzio (sen difino ne eblas ludo trairi al trafa konkludo) fariĝas sendube fikcio kaj ĉio ĉi estas atesto ke skribas mi la saman libron bluantan en ĉiu medio min foje fulmigas tempesto kaj foje mi blovas eĉ fifron sur neekzistanta podio