Soneto pri juvelfoiro
veturo al ora foiro
rapide krom estis tre glate
mi saltis do preskaŭ trabate
senvole komencis reiro

mi tuj ekrimarkis eraron
aspektis mi kiel fantomo
vokante virinon sen nomo
mi donis al ŝi juvelaron

Munkeno invitis min kore
kaj krome ĉar estis paneo
mi ĉion plenumis honore

ho arto ne estus ja arto
sen bona koncepto kaj kreo
sed vendi ĝin - jen la bonfarto
Zuriko, la 11an de februaro 1995