Soneto pri la tradukisto
tradukis li versojn en anglan
blasfemis - mi ne publikigis
ĉar iu perfide mortigis
solidaran temon diablan

la tradukoj estis miraklaj
usonano per komputoro
rakontis ĉion kun fervoro
sed venis aliaj obstakloj

nun alia komputilisto
enhavigis mian poemon
en interreto – mond-stilisto

per frazoj povas manipuli
serĉante la novan dilemon
ludi kanti pentri kaj ruli
Zuriko, la 12an de februaro 1995