Soneto pri komercmetodoj
tre malmultekoste aĉeti
kaj poste multekoste vendi
eĉ spekulacie ofendi
nur preni ne done forĵeti

mi ofte kun zorgo demandis
respondo ne tre malfacila
sed hipokrite malhumila
nervozigis min sed ne fandis

demande vi restas suspekta
obee sen iu kodekso
laboru laŭ plano perfekta

nun revenu ni al komenco
naskiĝis avara komplekso
sen fablo sen gusto sen senco
Zuriko, la 13an de februaro 1995