Soneto pri venĝa kompato
okazis unua edziĝo
tuj post la terura milito
emfaze kun ebla kvalito
laŭvenke bombasta prestiĝo

germanojn devigis labori
venkintoj kaj eĉ ilin batis
(ĉar ili pol-flagon misŝatis)
venĝ' aĉe komencis furori

post jaroj al la sama loko
alvenis iama sklavulo
memoroj min gvidis al ŝoko

finiĝis tuj mia kompato
mi juĝus por ĉiu krimulo
dumvivan pikadon kun bato
Zuriko, la 18an de februaro 1995