Soneto enue farita
kion scias homo el knajpo?
ke vodko konservadas cerbon
kaj fumo trankviligas nervon
saĝeco ligita kun palpo

pri kio li sonĝas? - bezonas
kravatojn pligradajn ordenojn
aŭ volas forpeli azenojn
kiuj lian staton oponas

l' unua profitas de l' dua
volas konsciencon ĝenadi
ekestas profundo kongrua

l' dua ne donos por l' unua
kaj la tria devos agadi
problemo fariĝas enua
Zuriko, la 5an de februaro 1995