Soneto sen iu kontrakto
eldonist' antaŭ ol vi faros
ion ajn por la libron presi
mi devas pri detaloj stresi
je pruvo ĉu vi ĝin preparos

min ne kontentigas mizero
por valor' oni devas pagi
ankaŭ mian riĉecon plagi
sed avaro estas kolero

mi pardonpetas pro kuraĝo
trovinte nur malsolidulojn
kontraktas mi laŭ mia aĝo

konkrete mi montras oferton
valore taksu avidulojn
aŭ ni forgesu tiun sperton
Zuriko, la 11an de marto 1995