Soneto kun Beno Loderer
brilas dense "Supra Partero"
ŝokiĝis l' ĉefo pri grizeco
sed tuj respondis per spriteco
"efekt' de l' kolormiksa sfero"

l' doktoro pri arkitekturo
hobias per la historio
enuas pro vers-eŭforio
konanto de literaturo

ŝerce skribas felietonojn
pri dorsosakoj kaj naturo
ĉe vino ne aŭdas subtonojn

principojn li havas precizajn
(deven' de la svisa kulturo)
sed la opiniojn surprizajn
Zuriko, la 14an de marto 1995