jes ĵaŭde je l' sepa vespere kunvenas prudentaj stranguloj denove la samaj anguloj flustradas eĉ sam-maniere alvenas de la tuta mondo perditaj en vastej' imuna amikoj de lingvo komuna babilas en la "ĵaŭda rondo" kun Ina ĉe fremd-policejo kun Ina dum granda kongreso kun Ina en hejma "ĵaŭdejo" mastrino kun bona espero alvenos ankoraŭ progreso ĉar daŭras ja l' ĵaŭda vespero