venis po du ĉapelaĉuloj ofte po tri ĉiam ĝentile sed tre danĝere malhumile la duvizaĝaj diboĉuloj demandis strange pri balao malfermis ŝrankojn deponejojn (ni ofte vizitis preĝejojn) prenis patron sen adiaŭo li tute interne ŝanĝiĝis konatoj lin vere admiris dum unu tago li griziĝis longe daŭris tiu ofendo "silent' estas oro" li diris kaj dormis sur kampo sub tendo