Soneto postsolidareca
MONATO - la marta numero
mil naŭcent okdek dua jaro
venis al mi korespondaro
por solidareca afero

unua estis Maŭro Nervi
kun pense profunda poemo
tuj poste Wolfgang Günther - temo
ĉiun vort' AMEN povas servi

por herooj Clelia Conterno
intime ankaŭ rememore
Louis Beaucaire el la interno

kaj daŭre aliaj verkistoj
mi dankas al ĉiuj tre kore
vi restas honore sur listoj
Zuriko, la 29an de marto 1995