kiel sonas mort' por turpisto kiam vivo velkas krucvoje kaj spirito emas levkoje diablo inspiras por tristo vivo ja estas tiel bela sorĉisto spiras ĉe torento feliĉon donus por momento se mortus timo karusela mi povus multipliki koron intence kaj tute sen celo sed ne plu havas mi memoron impotentulo ne tre dramas trankvile sidas en fotelo kiam ne sentas kion amas