sur lago berlina sub veloj regadis rifuĝa etoso ĉar ĉiujn timigis koloso demandoj ĉirkaŭis je celoj Teresa koketis la gastojn Nikodem' malfermis bieron mi poste okupis parteron pro tio ne vidis mi mastojn perdita en lingvaj nuancoj mi klaĉis en la galerio kun angloj germanoj kaj francoj ĉe mildaj navigaj baladoj ekestis amorhistorio malantaŭ la plastaj fasadoj