Soneto - haltejo LIBERO
homaro plenigis pens-paŭzojn
per honto dum veron stapligis
kiam librojn vane bruligis
eĉ se oni trovis la kaŭzojn

heroo kun digno observis
detruon de ŝtonaj tabuloj
kolere aktivis stultuloj
malice per mok' oni vervis

sendante librojn al la domo
cirkulis perturbaj komentoj
feliĉe ne estis pogromo

de l' staci' LIBERO foriris
ĉiuj ambaŭflankaj agentoj
dekkelkaj honoron disŝiris
Zuriko, la 14an de aprilo 1995