Soneto por ĉiutageco
du knabinetoj bopatrino
montris senzorge petolaĵojn
tomatan saŭcon kaj pastaĵojn
edzo kuiris por edzino

poste en Centro "Karl' la Granda"
okazis grava renkontiĝo
"eksido" "sido" aŭ "sidiĝo"
estis problemo eĉ tutlanda

nin iu demandas en tramo
ĉu ni pri teroro parolas
en mondo ekestas nun dramo

duobla triobla centobla
en unu sekundo frivolas
danĝere la morto malnobla
Zuriko, la 16an de aprilo 1995