la plendo skribita per sonoj momente funebras parole ekhaltas per ĝemo memvole dum vibras en plor' violonoj orkestro de judaj skeletoj en lagro Oświęcim-Brzezinka ritm' eĥas en lagro Treblinka muzikon revokas sonetoj aŭskultu akuzon atente kverelas hontege elitoj aferon pritraktu silente kanajloj kaj fi-novriĉuloj sur tomboj plaŭdas je profitoj kaj ĝojas eĉ antitezuloj