Soneto pri vana divorco
disiĝo ĉar venis mizero
facile elteni ĝin sole
problemon dividi - senvole
mi aŭdis pri fulm-maniero

eteco kaj venis la dramo
anstataŭ malkovri la ŝuldon
ni vidu duflanke la grundon
bedaŭru pro manko de amo

kaj tuj ili estis komune
ĉar ilin devigis infanoj
sed lezo agas oportune

l' plej simple por iu konsoli
forlasu malicon sen manoj
kun vi mem vi provu petoli
Zuriko, la 2an de aprilo 1995