Soneto triste podolia
se oni eltranĉas la langon
vundante la buŝon de homo
ekestas turmenta fantomo
tremtreme sputanta la sangon

hodiaŭ ĉi tiuj banditoj
entute ne sentas la ŝuldojn
por nun argumenti la murdojn
aliaj nun estas kvalitoj

pri venĝo ne tempo ja krii
rapide ni iru al tablo
aserti konfesi kaj scii

ĉe tomboj duflanke preĝadas
pekuloj kun seka afablo
ĉar vundoj ankoraŭ restadas
Zuriko, la 26an de aprilo 1995