Soneto laŭ Angelopulos
li estas por mi kiel frato
simile ĉiam en veturo
la sama cigana aŭguro
ke atendas ie formato

Danubo estis mia domo
avo venis el Valaĥio
(sed ne miksu kun Italio)
min frapis ne unu Sodomo

mi ne statuon de Lenino
transportis sed trinkis dum nupto
en Aljmaŝ kun jugoslavino

tristaj ĉapelaĉuloj venis
al l' strat' Jezuita - volupto
en alia zono ĉagrenis
Zuriko, la 27an de aprilo 1995