Soneto feliĉfilozofa
la filozofo pri feliĉo
nask-feston feliĉe admiris
sekv-tage eternon akiris
kun antaŭvidebla kondiĉo

afable li laŭdis poetojn
tre amis banparkon kaj reĝon
krom honte reĝ' perdis la leĝon
esteto ŝatis malestetojn

la majstro montris nur belaĵojn
jam ege frue malkovritajn
ne serĉis ŝtonajn miraklaĵojn

li estis tutcerte puristo
ricevis aprobojn meritajn
bedaŭre... ne aventuristo
Zuriko, la 3an de aprilo 1995