renkontis mi lin en jaĥt-klubo l' plej nobla en urbo Berlino babilis ni ofte ĉe vino pri vivo severa en subo li havis malnovan lignaĵon antaŭen ĝi plugis dumaste ŝipestroj navigis bombaste aktoro sugestis artaĵon dum festoj li portis nur jakojn (tenante distancon al blufo) aliajn smokingojn kaj frakojn kaj kiam li legis poemojn kateno ŝanĝiĝis je hufo kortuŝo instigis korp-tremojn