Soneto pri fuŝa vortaro
min gvidas la fera principo
se skribi fremdlingve mi volas
la vortojn mi ĉiam kontrolas
sed foje eĉ grumblas la lipo

malkovro ja estis unika
tutcerte ke en la vortaro
troviĝas gravega eraro
reago okazis panika

la pensoj ŝancelis terure
timante ke dum tuta vivo
la vorton mi skribis obskure

pro "Langenscheidt" ĉiuj ridegis
kaj ankaŭ pro sola naivo
finfine fakeco pravegis
Zuriko, la 14an de majo 1995