Soneto denove patrina
en fluon mi ĵetis cejanojn
ekvidis mi ŝian spiriton
ridante celebris ŝi riton
en beno etendis la manojn

ho mia karega patrino
al ploro aldonu rideton
de virto reprenu impeton
toleron de feministino

korale ekbrulis la mondo
balancis en tur' sonoriloj
la koro flagradis sur ondo

spirito kontestis firm-fide
al celoj min gvidas stiriloj
prudento kaj pento valide
Zuriko, la 26an de majo 1995