Soneto kun Sankta Spirito
piknike sur verdaj herbejoj
ekvidis mi mildan spiriton
kolombo esprimis heziton
malantaŭ eĉ du kolombejoj

kun la spiritinoj l' unua
tra pia pentemo kaj seko
vidante gvidilon al peko
diabloj karesis ĉe l' dua

senpaŭze pasie al mento
odora tentego nin trenas
atente por ĝusta momento

pereis blasfema dungito
neniu nenion komprenas
sed restas la Sankta Spirito
Zuriko, la 29an de majo 1995