Soneto pri Władysław Reymont
de vodko sekiĝas eĉ cerbo
hepato krispiĝas kap' vinkas
polo scias - krom tio drinkas
ne timas pro plumpa proverbo

serĉante promesitan teron
kampuloj kun komedi-ino
vampir' kun reĝ-infantino
trinkegas ŝanĝante la sferon

pilgrimado al Hela Monto
nur lasta kaliko por vojo
kaj poste jam ĉiela ponto

krom pastro avertas tre ĝuste
rompigas sonorilon ĝojo
ne estos kun ebrio juste
Zuriko, la 7an de majo 1995