Soneto laŭdanta Augustów
navigis mi tra kontinento
"BEZ-du" - de Aŭgustov' boato
provita dum longa regato
al urbo pli ol sentimento

jaĥteto tre vigla kaj mova
sur akvo aspektas tre ĝoje
labori karesi survoje
ho manĝo je ŝtormo eĉ pova

mi ofte post la navigado
ricevis por jaĥto admirojn
pro halsoj de akra velado

rapida - la sag' de amanto
transmonte mi sendas dezirojn
gratulojn por la konstruanto
Zuriko, la 14an de junio 1995