Soneto kultur-ataŝea
ĉefurbo Berno havas ĉarmon
mi iam povis ĝin famigi
radi-sendaĵojn surbendigi
nun Zurik' al mi donas varmon

grave en pola ambasado
ke ataŝeo pri kulturo
konanto de literaturo
respondas per supera grado

kalkulis ni miajn sonetojn
bezonis mi la konfirmilon
dirantan rekordajn sekretojn

sed libro ne estas dekreto
trovante alian utilon
jam sen partopren' de poeto
Berno, la 19an de junio 1995