Soneto pri vivaj polusoj
en unueco kontraŭstaroj
en Romo Parizo Berlino
Zuriko Vieno Tiĉino
kaj ankaŭ sur stelaj bretaroj

eĉ branĉoj sur la sama arbo
disiĝas al flankoj diversaj
la mond' kun polusoj inversaj
kohere koleras per varbo

ne kredas vi spita azeno
Engelson kaj Markson tralegu
ĉu fluson reduktas haveno

malĝoje pro vana doloro
vi amon ĵaluze skuegu
kaj revon per bela koloro
Zuriko, la 2an de junio 1995