Soneto pri tri civilizoj
Eŭropo kaj tri subkulturoj
vina ĉe Mediteraneo
biera sur norda areo
kaj vodka - uralaj mezuroj

en vino - pekeco odora
biero invitas al dormo
sed vodko forigas de normo
kaj ĵetas al aĉo fetora

mi ĉiujn tuŝante ekkonis
samtempe do mia hepato
plej ĝustan averton jam donis

aparteni al okcidento
tre ofta publika debato
kun vodko... inversa prudento
Zuriko, la 20an de junio 1995