Soneto pri Hubert Stokowski
mi sciis - li estis l' plej bona
gvidante muzikan lernejon
por li mi proponis ludejon
ludado ekestis pli tona

renkonto post jaroj kortuŝa
aspektis jam tute alie
griz-hara parolis varie
kun penso ju vigla des fuŝa

en tre multaj bardaj spektakloj
mi kantis dum li akompanis
okazis eĉ kelkaj obstakloj

kun li violono perdiĝis
tutcerte diablo kondamnis
pianisto sole graviĝis
Zuriko, la 11an de julio 1995