Soneto pri Grubenhagen ok
nomiĝas ĝuste adekvate
jes kompreneble Kora Monto
eruptas tie ama fonto
ni venas tute akurate

Rikardo Ŝulco versojn legas
por multaj germanaj amikoj
dikiĝis herzbergaj kronikoj
ĉe Grubenhagen ok ni gregas

en vintro certe Sankt-Andreo
proksime ĉie loĝas BELO
frue skiado poste kreo

kun ĉiam nova belulino
mi iras supren al kastelo
kaj forveturas al Berlino
Zuriko, la 12an de julio 1995