meznokte "vidvina" ĉampano je l' oka veturis ni vage per lifto al Mythen senpage promen' ĉirkaŭmonte por sano ni iris de roko al roko tra bunte florantaj herbejoj sur voj' estis ankaŭ trinkejoj ni celon atingis sen ŝoko Einsiedeln - vizitis ni klostron admire ĉe Nigra Madono preĝante forpelis mi monstron pli ĝuste ol forta imago surprizis min propra rekono finiĝis mia naskiĝtago