Soneto je kelkaj kontemploj
ĉu iu nun legas poemojn
ĉu iu rigardas skulpturon
pli bone prepari fakturon
kaj vendi skandalajn sistemojn

elsenti belecon intime
de kantoj aŭ de simfonio
ne eblas en filharmonio
samtempe kriaĉi senlime

demandas ni ofte pri ŝuldo
pripensu - efekto kaj kaŭzo
troviĝas en nia ekzemplo

laciĝos ni morte pro muldo
esprimismo velkos kun naŭzo
post laŭto ekestos kontemplo
Zuriko, la 20an de julio 1995