Soneto pri montartempesto
dens-varme trankvila aero
per akra violo fulmegis
tuj poste terure tondregis
tempesto - pluviĝis vespero

faringe fuŝiĝis fantomo
flam' zumis kaj krakis ŝuŝado
post paŭzo malhela hurlado
senforte suspektis la homo

malsupre ekbrulis ĉe lago
glob-maso formante ŝtorm-dramon
ĉielo pleniĝis je kuboj

vilaĝo sen tima reago
akceptis fajreran ornamon
de l' turo estingis ĝin nuboj
Mergoscia, la 21an de julio 1995