Soneto je la paradizo
denove la ŝton-paradizo
abunde per floroj kovrita
per kronoj de vin' ornamita
sorĉadas per nova surprizo

murmuras torenta profundo
de l' turo disiĝas alvokoj
lacertoj kuradas sur rokoj
kukolon forpelas hirundo

la lago freŝigas la bordojn
ondete per brizoj de bluo
kaj neĝo paligas la montojn

cikadoj densigas akordojn
muziko trairas al bruo
sunflamo sekigas la fontojn
Mergoscia, la 24an de julio 1995