Soneto pri mia nepino
ŝi estis planita por Kankro
sed tamen okazis Leono
la nomon Zuzanna por bono
eltiris gepatroj kun ankro

avino kaj prapraavino
posedis ja la saman nomon
ricevos paradizan pomon
ankoraŭ eĉ ŝia nepino

la tasko ne estos pruvebla
ĉar avo ne vivos eterne
kaj ludo fariĝos nur mebla

se mi ne plu trovos jam temojn
aŭ verkos mi tre malmoderne
verŝajne ŝi skribos poemojn
Mergoscia, la 28an de julio 1995