koncertis mi en Bratislavo por gastoj de nia PEN-centro kantante baladojn (per ventro) Czajkowski ludegis kun bravo Slovnaft' apud Eta Danubo renkontis mi karajn amikojn sentante iamajn efikojn drinkadis ni multe sen dubo denove post dudek du jaroj memoris ni pri akcidento ĉe grand-aventuraj altaroj Ludovit' Vladimir' kaj Dodo sincera kortuŝa momento julio agrablas ĉe l' bordo