nature mi estas mistika ĝojigas min aventurismo kaj mia racionalismo nur dronas en senc' artifika ne estas mi majstro Ekharto sed sentas mi same NENION simile admiras mi DION alie instigas min arto ĉar restas mi pol-katoliko kolore kun tro-fantazio pek' pano kaj sankta kaliko abstrakte sterila pureco dependas ne de eklezio SEKRETON mistikas saĝeco