Soneto kore al Claude Gacond
promeno skiado prelego
konvinkas pri ĉarma Ĵuraso
ke tie ekzistas Parnaso
de tuta kaj loka belego

jes ili moviĝas surloke
jen venas demando obea
ĉu helpas lin lia Andrea
aŭ li ĉu por ŝi reciproke

tutcerte ke ĉiu tereno
posedas fascinan miraklon
ne ĉien ja migras poeto

sufiĉas malgranda verbeno
nature venkanta obstaklon
grandeco troviĝas en neto
Zuriko, la 20an de aŭgusto 1995