Soneto de la vizitkarto
Svision vizitis la ruso
el tre malproksima Samaro
admire disputis pri varo
preĝeje aspektis la muso

li volis aranĝi kreditojn
kaj ankaŭ la bank-garantion
montrante la ĉarman manion
ricevis magiajn imitojn

ridegis do ege kontenta
petolo pli forta ol volo
je super memstara kontrolo

ekestis projekto prudenta
multmilionulo en rolo
de l' vana sorĉist' je skatolo
Zuriko, la 9an de aŭgusto 1995