Soneto pri bonaj najbaroj
eksplodis de nord-okcidento
l' unuan kvardek kvin post l' kvara
l' deksepan alvenis koŝmara
fulm' de la sovet-oriento

komencis la kvar-aneksio
tuj rabis rabist' la rabistojn
la poloj atakis sadistojn
fiere en perda versio

la meza popolo sen trajto
havante heroojn kaj Dion
ne povis provoki najbarojn

eĉ tiuj ĉi iam sen rajto
forlasis kverelan nacion
ekzisto elektis altarojn
Zuriko, la 1an de septembro 1995